MIDI Music Collection
Search  

EN

RU

MIDI Music Collection - La Muzikistaro (Karaoke).mid

Path: /Anonimnaya, Neotsortirovannaya I Drugaya Muzyika/La Muzikistaro (Karaoke).mid

Back...Parent directory
La Muzikistaro (Karaoke).mid
DownloadHere
Play
File size52 Kb
Duration3:25
Track 1
NameSoft karaoke
Text@KMIDI KARAOKE FILE
Track 2
NameWords
Text@LENGL
Versgo em Esperanto de
A Banda > La Muzikistaro
Karaokk por
Antonio Luns Lourenzo dos Santos
[email protected]
Track 3
NameA banda
Words
Senzorgis mi pri la viv',
dum venis del' makadam'
la son' de muzikistar'
kantanta ion pri am'.

Dolor' aw fin' de dolor'
por chiuj estis la sam',
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Seriozulo kun monuj' en la man'
haltis tuj,
kaj mensoganto kun mensog' en la bush'
haltis tuj,
kaj amantino kun rigard' al stelar'
haltis tuj por atenti pri la muzikistar'.

Knabino trista ekridetis en sia balkon',
malgaja rozo malfermighis en sia burghon',
kaj la knabetoj saltis por aklam'
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Senzorgis mi pri la viv',
dum venis del' makadam'
la son' de muzikistar'
kantanta ion pri am'.

Dolor' aw fin' de dolor'
por chiuj estis la sam',
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Oldulo febla tuj forgesis pri sia malsan'
kaj sur teraso dancis li same kiel infan',
malbelulino venis che la fenestro',
kredante, ke ludis por shi la orkestro.

La gaja kanto sekvis law la bulvardo, kaj plu.
La plena luno tuj aperis kun ardo tral' blu',
kaj mia urbo plenis je ornamo, dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Sed venis elrevigh',
finighis la gaja flam',
dum foris muzikistar'
kantante ion pri am'.

En chiu lok' unu viv'
en chiu viv' unu dram',
dum foris muzikistar'
kantante ion pri am'.

Seriozulo kun monuj' en la man'
haltis tuj,
kaj mensoganto kun mensog' en la bush'
haltis tuj,
kaj amantino kun rigard' al stelar'
haltis tuj por atenti pri la muzikistar'.

Knabino trista ekridetis en sia balkon',
malgaja rozo malfermighis en sia burghon',
kaj la knabetoj saltis por aklam'
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'.

Яндекс.Метрика